Minuto

Minuto estas komunuza mezurunuo de tempo, egalas al sesdek sekundoj aŭ sesdekona parto de horo. Minuto ankaŭ estas mezurunuo de angulo, egala al sesdekono de grado.

Mallongigo: min

Etimologie, la vorto venas de la Latina minuere = malgrandigi, dividi. Se horon oni dividas en bazajn unuojn, oni ricevas la tiel nomatajn minutojn. Se tiujn oni duafoje dividas, oni ekhavas sekundojn (Latine: secundus = dua, do dua divido).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search