Minesoto

Minesoto
Ŝtato de Minesoto
Ŝtata flago de Minesoto Ŝtata blazono de Minesoto
(Flago de Minesoto) (Blazono de Minesoto)
Ŝtata kromnomo: Land of 10,000 Lakes ("Lando de 10 000 Lagoj")
Mapo de Usono kun Minesoto montrata

Map

Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Sankta Paŭlo
Plej granda urbo Mineapolo
Ŝtatestro Tim Walz
(ekde 7-a de januaro 2019)
Areo 225 163 km² (12)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 5 706 494 (22-a)
 - Denso 25,34 /km² (30-a)
Aliĝo
 - Dato 11-a de majo 1858
 - Ordo 32
Horzono CST:
UTC -6/-5
Latitudo 43° 30′ N al 49° 23′ N
Longitudo 89° 29′ U al 97° 14′ U
Larĝeco 560 km
Longeco 640 km
Alteco
 - Plej alta Eagle Mountain, 701 m
 - Meza alteco 370 m
 - Plej malalta Supra Lago, 183 m
Mallongigoj
 - USPS MN
 - ISO 3166-2 US-MN
Retejo mn.gov
vdr

Minesoto (angle Minnesota [min-e-SO-ta]) estas subŝtato en la Supra Mez-Okcidento, Grandaj Lagoj kaj norda regiono de Usono. Minesoto eniris la union kiel la 32-a Usona ŝtato la 11-an de majo 1858, kreita el la orienta duonparto de la Minesota Teritorio.  La ŝtato havas multajn lagojn, kaj estas konata kiel la “Lando de 10 000 lagoj.”  La oficiala devizo estas “L’Étoile du Nord” (La Stelo de la Nordo en la franca lingvo).

Minesoto estas la 12-a plej granda kaj la 22-a plej populita el la usonaj ŝtatoj; preskaŭ 55% de sia loĝantaro loĝas en la metropola areo de Mineapolo-Sankta Paŭlo (konata kiel la “Ĝemelaj Urboj”). Ĉi tiu areo havas la plej grandan koncentriĝon de transporto, firmaoj, industrioj, edukado kaj registaro en la ŝtato. Urbaj centroj en “la ekstera Minesoto” enhavas Duluth, Mankato, Moorhead, Rochester kaj Sankta Cloud.

La geografio de la ŝtato konsistas el okcidentaj prerioj nun transprenitaj de intensiva agrikulturo; falfoliaj arbaroj en la sudorienta parto, nun parte malobstrukciitaj, kultivitaj kaj koloniitaj; kaj la malpli loĝita Norda Arbaro, uzita por minejoj, forsto-kultivo kaj distriĝaj aferoj.

Antaŭ ol Eŭropanoj alvenis, Minesoto estis loĝita dum miloj da jaroj de diversaj indiĝenaj popoloj, kelkaj el ili ankoraŭ daŭre loĝas en Minesoto en la nuna tempo. La francaj esplorintoj, misiistoj kaj peltkomercistoj komencis esplori la regionon en la 17-a jarcento, renkontiĝantaj la Dakotan kaj Oĝibvan/Aniŝinaban tribojn. La plejparto de tiu kiu estas la nuna Minesoto estis antaŭe parto de la bienoj de Luiziano, kiujn Usono aĉetis en 1803. Sekve de pluraj teritoriaj reorganizadoj, Minesoto en sia nuna formo estis akceptita al la unio kiel la 32-a ŝtato la 11-an de majo 1858. Kiel multaj el la mez-okcidentaj ŝtatoj, ĝi restis iom malloĝita kaj centriĝis pri la segligna kaj agrikultura aferoj. Dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, multaj eŭropaj enmigrintoj, ĉefe el Skandinavio kaj Germanio, ekkomencis kolonii la ŝtaton, kiu restas centro de skandinav-usona kaj german-usona kulturoj.

En la antaŭnelongaj jardekoj, enmigrintoj el Azio, Korno de Afriko, Mezoriento kaj Latinameriko estas ampleksintaj la demografion kaj kulturon de Minesoto. Ĝia ekonomio ampleksiĝis multe, ŝanĝanta el tradiciaj agoj, tiel kiel agrikulturo kaj eltiraĵo de naturalaj rimedoj al servoj kaj financoj. La indekso de vivnormoj de Minesoto estas unu el la plej altaj en Usono, kaj la ŝtato estas el la plej edukataj kaj riĉaj en la nacio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search