Kurbeco (kurbo)

Termino kurbeco estas uzata precipe en matematiko por esprimi dekliniĝon de rekta direkto.

Kurbeco origine signifas (speciala) eco de la kurboj:

Pli amplekse:

Tiel kurbeco estas rilata al kelkaj interrilataj konceptoj en malsamaj areoj de geometrio. Intuicie, kurbeco estas la kvanto, per kiu geometria objekto dekliniĝas de rektecoebeneco, sed ĉi tiu estas difinita en malsama manieroj depende de la ĉirkaŭteksto. Estas ŝlosila distingo inter ekstera kurbeco, kiu estas difinita por objektoj enigitaj en alia spaco (kutime eŭklida spaco) kvazaŭ tiu kiu rilatas al la kurbecoradiuso de cirkloj, kiuj tuŝas la objekton, kaj apriora kurbeco (kurbeca tensoro) kiu estas difinita je ĉiu punkto en diferencialebla sternaĵo. Ĉi tiu artikolo traktas unuavice la unuan koncepton.

La origina ekzemplo de ekstera kurbeco estas tiu de cirklo kiu havas kurbecon egalan al la inverso de ĝia radiuso ĉie. Pli malgrandaj cirkloj kurbiĝas pli akre, kaj de ĉi tie havas pli altan kurbecon. Plie, la kurbeco de glata kurbo estas difinita kiel la kurbeco de ĝia kurbecocirklo je ĉiu punkto.

En ebeno, tio estas skalara kvanto, sed en tri aŭ pli multaj dimensioj ĝi estas priskribita per kurbeca vektoro, kiu prenas en konsidero direkton de la kurbiĝo kaj ankaŭ ĝian akrecon. La kurbeco de pli kompleksaj objektoj (kiel surfacoj aŭ eĉ n-dimensiaj spacoj) estas priskribita per pli kompleksaj objektoj de lineara algebro, kiel la ĝenerala rimana kurbectensoro.

La resto de ĉi tiuj artikolo pridiskutas, el matematika perspektivo, iujn geometriajn ekzemplojn de kurbeco: la kurbeco de kurbo enigita en ebeno kaj la kurbeco de surfaco en eŭklida 3-spaco.

Vidu la ligojn pli sube por plua legado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search