Biciklo

La plej populara biciklo modelo — kaj plej populara vehiklo de ajna tipo en la mondo — estas la ĉina Fluganta Kolombo, kun ĉirkaŭ 500 milionoj da ili produktitaj.[1]
Filmeto pri biciklado en Meksikurbo.
Biciklistoj sur ŝoseo.

Biciklo estas home pedale pelata veturilo, kiu konsistas el kadro kun du radoj, unu malantaŭ la alia. Por sin movi per la biciklo la uzanto sidas sur selo kaj ruligas la radojn per piedpremo sur pedalojn. La biciklanto regas la direkton kaj la bremsojn per siaj manoj sur stirilo (ekzistas ankaŭ bremsoj funkciigataj per la pedaloj).

Unue uzataj en Eŭropo en la 19-a jarcento, bicikloj nun nombriĝas je pli ol unu miliardo tutmonde kaj estas ĉefa transportrimedo en multaj regionoj, i.a. en regionoj de Ĉinio kaj tuta Nederlando kaj urboj de aliaj landoj. Ili estas popularaj ankaŭ por sporto, distriĝo, kaj adaptiĝis al uzado en multaj aliaj kampoj de homa vivo inkluzive infanludilojn, korpan trejnadon, militajn kaj policajn agadojn, kurierservojn kaj diversajn sportajn fakojn.

La baza formo de tipaj biciklaj kadro, radoj, pedaloj, selo kaj stirilo apenaŭ ŝanĝiĝis depost kiam la unua ĉenpelata modelo estiĝis ĉirkaŭ 1885, kvankam multaj gravaj detaloj estas intertempe plibonigitaj, speciale depost la apero de modernaj materialoj kaj komputilhelpata desegnado. Ĉi-tiuj permesas la disvastigon de specialaj modeloj por specifaj variaĵoj de biciklado. Eble ĉefa plinovigo en la lastaj jardekoj estas la nomataj montobicikloj, kiuj estas karakterizataj per pli larĝaj kaj fortikaj radoj, fortika kadro kaj kompleksa dentradetaro por ebligi diversajn rapidojn kaj helpi supreniradon.

Biciklo estas la plej energiefika speco de hommotora veturilo. La biciklo signife influis la historion kaj kulture kaj industrie. En siaj fruaj jaroj, biciklokonstruado uzis jam ekzistantajn teĥnikojn; pli novtempe, bicikla teĥniko kontribuis siavice novajn ideojn.

En multaj landoj oni rajtas uzi biciklojn sur iuj vojoj, kie motoraj veturiloj estas malpermesataj, lastatempe ĉefe en urbocentroj, de kie oni klopodas forigi motorajn veturilojn. Male en rapidaĵ aŭtoŝoseoj oni malpermesas la cirkuladon de bicikloj, kies rajdantoj povas riski tro grandajn danĝerojn apud tre rapidaj veturiloj.

  1. Koeppel, Dan (January–February 2007). "Flight of the Pigeon". Bicycling. Vol. 48 no. 1. Rodale. pp. 60–66. ISSN 0006-2073. [1] Alirita la 27-an de aprilo 2018.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search