Vortludo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Vortludo. Por informoj pri la saĝtelefona ludo, vidu la artikolon Vortludo (saĝtelefona ludo).

Vortludo (foje vortĵunglado) estas parolaĵo, kiu ludas per vortoj celante montriĝi humura aŭ ruza.

Ĝenerale, ekzistas jenaj specoj de vortludoj: akrostiko, ambigramo, anagramo, drudelo, enigmo, izogramo, kalemburo, kontraŭknalo, kriptogramo, langrompilo, lipogramo, logogrifo, magia kvadrato, oksimoro, palindromo, paronimo, paronomazio, pleonasmo, rebuso, sekretlingvo, ŝarado, vort(a)ludo, vortondo.

Iuj estas hazardaj misdiroj, aliaj intence kreitaj por distro aŭ amuzo.

La popola uzado de literaturo kondukas interalie al vortoludoj. Tiele la popoleca Raymond Schwartz meditas pri vortoj tiele:

Citaĵo
 Estas vortoj, kies saĝo

daŭros dum jarcentoj mil,

kaj al kiuj plia aĝo

donos ankaŭ pli da bril'.[1] 
  1. Raymond Schwartz, ... Kun siaspeca spico!, J. Régulo, La Laguna, 1971. paĝo 12.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search