Spezokonto

Spezkonto estas konto uzata por komercaj kaj financaj interrilatoj reprezentantaj rilatecon ekzistantan inter du homoj, kiuj interspezas kaj konsentas kunfandi malŝuldojn kaj ŝuldojn rezultantajn el interspezado en saldon laŭ unueca reĝimo. Ĝi do jure distingiĝas disde deponkonto.

Spezkonto estas deponkonto en banko, kiu rolas kiel monpivota konto por ĉiutagaj rilatoj inter banko kaj ties kliento.

Ĉe tia spezkonto okazas:

La spezkonto, estas la sola deponkonto kiu povas esti alternative kaj kreditiva kaj debetiva (kaj ebligi mallongdaŭran pruntedonon laŭ banka formala rajtigo, kiun oni nomas kreditmalfermon, laŭ bone difinitaj limoj).

Oni kutime distingas inter:

  • privataj spezkontoj, uzataj de privatuloj
  • profesiaj spezkontoj, uzataj de entreprenoj aŭ profesiuloj (unuopaj entreprenistoj, sendependaj profesiuloj,...).

Ĉiun spezkonton, oni asocias kun bankidentiga numero (RIB).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search