Fererco

Hematito: ĉefa fererco de Brazilo

La feroerco estas roko entenanta feron, ĝenerale sub formo de oksidoj, kiel la baŭksito.

La ĉefaj ferercoj estas sulfidoj, karbonatoj kaj oksidoj. Sulfidoj (pirito, pirotito) ne estas uzataj por la produktado de fero ĉar la sulfuro fraĝiligas la ferajn alojojn. Ĝi prefere utiliĝas por la produkto de sulfura dioksido. Plej riĉaj en fero estas la oksidoj: magnetito kaj hematito. Hematito estas la plej grava fererco por la ferindustrio.

La fera enteno varias laŭ la mineralo. Estas scienda, ke la izomorfio, oftega ĉe la mineraloj, malpligrandigas la teorian entenon.

Mineralo Kemia Formulo Teoria enteno de fero en la mineralo Teoria enteno de fero post kalcinado
hematito Fe2O3 69,96 69,96
magnetito Fe3O4 72,4 72,4
magnesioferito MgO·Fe2O3 56-65 56-65
goetito Fe2O3·H2O 62,9 70
hidrogoetito 3Fe2O3·4H2O 60,9 70
limonito 2Fe2O3·3H2O 60 70
siderito FeCO3 48,3 70
pirito FeS2 46,6 70
pirotito Fe1-xS 61,5 70
ilmenito FeTiO3 36,8 36,8

Ilmenito estas ĉefe erco de titano, fero estas sub-produktaĵo de la titana ekstraktado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search