Dupoluso

Vektoro de dupoluso konsistanta el du kontraŭaj ŝargoj de iu ajn speco
Kampolinioj de la elektra kampo estigita de elektra dupoluso. Videblas kiel la dupoluso el du kontraŭaj elektraj ŝargoj havanta finian dimension transformiĝas al punktoforma dupoluso.

Dupolusodipolo estas fizika aranĝaĵo de du polusoj. Ĝi estiĝas per alproksimiĝo de du kontraŭaj ŝargoj fortiĝantaj tiel, ke la produto de ŝargo kaj distanco restas konstanta.

Dupolusoj estas karakterizataj de ilia dupolusa momanto , kiu estas vektora grando egala al:

kie la konstanto estas pozitiva nombro.

Dupoluso povas estiĝi per elektraj ŝargoj, sed ĝi povas estiĝi ankaŭ kiam ne ekzistas apartigeblaj kontraŭaj ŝargoj kiel en la magneta dupoluso. Tie fakte la magnetaj ŝargoj estas nur fikciaj, ĉar ne vere ekzistas magneta unupoluso.

Ekster la elektromagnetismo dupolusoj troveblas ankaŭ en aliaj fizikaj branĉoj kiel akustiko, fluida dinamiko kaj elasta teorio.

Karakteriza trajto de statikaj dupolusoj estas la fakto, ke la produktita kampo malpliiĝas kun la faktoro por grandaj distancoj  r.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search