Buran

La raketo Energija kun kosmoaviadilo Buran

La sovetan kosman aviadilon Buran (la nomo signifas neĝoŝtormo) oni elevoluis laŭ usona Space Shuttle en la 1980-aj jaroj, tiutempe laboris en la programo ĉ. 30.000 homoj. La Buran flugis nur unufoje per teledirektado, sen homa ekipo la 15-an de novembro de 1988. Ĉar la sistemo kostis tro multe, la rusoj ĉesigis en 1992-1993 la programon. Oni planis lanĉi la aviadilon per porta raketo Energija el Bajkonur. Ĝia antaŭulo estis la kosmoaviadilo BOR.

Unu ekzemplero de Buran nun servas kiel ekspoziciaĵo apud Moskvo. Alia Buran (OK-GLI) troviĝas sur la tereno de teknika muzeo de Speyer (Germanio).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search